== Kroniko IJK 2009 == IJK en du mil naŭ, bela urbo Libereco. Agrablaj etoso kaj homoj, ĉirkaŭitaj de beleco. Alveno al IJK, amika rebrakumado, veni kaj vidi kaj vici, jen ĉiujara atendado. Venis interesaj homoj de Azio kaj Afriko, de multaj landoj de Eŭropo, kaj ankaŭ de Ameriko. Bohemia paradizo, infera piedirado, vere belaj naturaĵoj, sed tro longa promenado. Posta vizito al kastelo, koridoroj kaj kuirejo, sed bonvolu kie estas, diable, la bierejo? En la sama scenejo koncerto sur la tegmento, kaj Kim kaj Jomo kaj Tone, neforgesebla momento. Muzika homa legendo, duondano, duonpola, Kim kun sia akordiono, por ke vi ne sentu vin sola... "Esperanto, nia kanto" estas "kaj mia kaj via", Tone rapide famiĝis, jen "la lingvo internacia". Koncerto de Supernova, ili venas de Ameriko, Ŝtopu viajn orelojn, metaleca rokmuziko. Ĉiuj manlavas vestaĵojn, la viroj kaj la virinoj. Preskaŭ neniu konscias ke ekzistas lavmaŝino. Ni parolu pri manĝaĵoj, certe buntegaj salatoj, io ajn kun bruna saŭco, ĉu ni mortos pro malsato? Kolorigita trinkaĵo, ĉeĥa akvo kun aromo. Por vespermanĝi, strange! hodiaŭ estas terpomoj. Diable, denove fermita la ĉambro de organizantoj, da neceseja papero mi bezonas certan kvanton. Duonhoron mi atendas, certe enue kaj tede. Lifto neniam alvenas, eble iru ni piede. Ŝtupare, supren, malsupren, de gufujo al la diskejo, ĉu vi havas bonajn krurojn por atingi la drinkejon? Esperanto karaokeo, inter bier' kaj viskio, sed kanti anglelingve ĉie ajn okazas tio! Ĉeĥa biero bongustas, sed aĉas la loka vino. Pli bone diboĉi kun viroj, kaj speciale virinoj. Multĉambre ne eblas dormi pro la bru' de la diskejo, eĉ aŭdeblas en gufujo, do ni iru al la drinkejo. Kulturlingva festivalo, manĝaĵoj, muziko kaj kantoj, alkoholecaj trinkaĵoj, propagando de Esperanto. Jen estas loko por ĉiuj, faligu la babel-turojn, eĉ ankaŭ por interlingua, ĉiaj lingvoj kaj kulturoj. Dum KLF je la fino okazis ŝtormo pluvega. Ĉu vi ja sukcese fuĝis aŭ vi iĝis malsekega? Bambumado sub la pluvo, disfalis ja kelkaj tendoj, du necesejoj sur aŭton, ĉu vi havas iun plendon? Ekskurso al bierfabriko, mi fajfas pri produktado. Mi aliĝis tiun ekskurson por havi biergustumadon. Prunteprenu komputilon, tiel vi havos eblecon konsulti vian retpoŝton je helika rapideco. Diskeje sonoras la bambo, kun la mano en mia koro mi ja ne povas elteni tiun aĉegan odoron. Du mil dek, alia ebleco por havi novajn amikojn. Nepre venu al IJK, okazos en Ameriko. Dankon pro via aŭskultado, karaj partoprenantoj. Speciale mi dankas al ĉiuj organizantoj. (Xosé Conde) xoconde@gmail.com libere distribuebla laŭ permesilo Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 Unported