Oficiala emblemo por la 65-a IJK en Liberec'

La 30-an de junio 2009, la 65-a IJK en Liberec' ricevis sian oficialan emblemon. Per konkurso inter kelkaj grafikistoj, la ĉeforganizantoj el Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando finfine elektis proponon verkitan de Ondřej Kostiha, juna ĉeĥa esperantisto. Kiel premion la aŭtoro ricevis senpagan partoprenon en la IJK en Liberec'.

La venkintan emblemon, kiu estos uzata por reklami kaj reprezenti la IJK-n, sur ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj ankaŭ sur t-ĉemizoj aĉeteblaj dum la aranĝo, vi povas jam nun rigardi ĉi-sube:

La emblemon la aŭtoro mem komentis jene:

"Motivon de la urbodomo kiel dominaĵo de la urbo mi elektis pro ties simpla simboleco - kunlaboro inter la unuopaj sekcioj de la movado el Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando ĉe organizado de tiu ĉi kongreso estas simboligata per la tri urbodomaj turoj. Tiu ĉi bruna varianto estas inspirita de la koloroj de la urbo Liberec (blazono kaj flago). La blanka "ŝmiraĵo" kiu apartigas la tekston disde la urbodomo prezentas dinamikecon kaj junecon, kaj samtempe ankaŭ freŝan venton, kiu simbolu la ĉefan temon de la kongreso - Liberecon. La teksto sub la ĉefa emblemo ("65-a internacia junulara kongreso / 65. mezinárodní kongres esperantské mládeže") estas ellasebla; ĝi estu aperigata precipe sur afiŝoj kaj reklamiloj."

La emblemo estas reuzebla laŭ la permesilo Creative Commons Atribuo-Nekomerca-Neniuj derivaĵoj 3.0 Unported kun atribuo al "Ĉeĥa Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Pola Esperanto-Junularo" – organizoj, al kiuj la verkinto konforme al la konkursaj kondiĉoj transdonis siajn aŭtorajn rajtojn. Plej altdistinga rastruma versio de la emblemo estas disponebla en la Vikipedio en Esperanto: Dosiero:IJK2009.png.

La organiza teamo de la 65-a IJK en Liberec' gratulas al Ondřej pro la bela emblemo kaj ĝojatendas revidi lin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn esperantistojn jam post 18 tagoj en Liberec'!

Nome de la organiza teamo,

Marek Blahuš, prezidanto
http://ijk.esperanto.cz/