Esperanto
Čeština
Deutsch
Polski

IJK en Liberec'

Bonvenon en la retpaĝaro de la 65-a Internacia Junulara Kongreso,
kiu okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en Liberec' (Ĉeĥio).

Novaĵoj

2009-08-07 Ekfunkciis la rubriko Eĥoj. Tie ni kolektas informojn pri ĉiuj aperoj de la IJK en amaskomunikiloj, ligilojn al fotokolektoj kaj raportoj de la partoprenintoj, kaj tie vi ankaŭ povas postlasi sciigon por ni sur la mesaĝmuro.
2009-08-01 Semajnon post la 65-a UK en Liberec' ankaŭ la 94-a UK en Bjalistoko, kien el Liberec' vojaĝis aŭtobuso da partoprenantoj. La postkongresa laboro jam disvolviĝas, baldaŭ ni ĉi tie detale informos pri ĉiuj eĥoj, do nepre plu sekvu la paĝaron!
2009-07-25 La 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Liberec' finiĝis. Kunvenis pli ol 330 homoj el pli ol 40 landoj (precizaj nombroj aperos poste). Dankon al ĉiuj partoprenintoj!


2009-07-12 Noktomeze ni malŝaltis la retan aliĝilon, por povi trankvile prepari la akceptadon. Vi tamen rajtos veni al IJK kaj povos surloke aliĝi - nuntempe restas nur ĉambroj en la studenta hejmo.
2009-07-09 Spektu mem veterprognozon por Liberec'! Eksteraj temperaturoj kiel enĉambraj, pluvo tamen eblas.
2009-07-07 Nia viza oficejo atentigas, ke pro la tempa proksimeco de la IJK ĝi bedaŭrinde ne plu povas ĝustatempe liveri paperajn invitleterojn al novaj aliĝantoj kiuj petas tion. En urĝaj kazoj eblas jam nur retpoŝte.
2009-07-02 Aperis kaj al ĉiuj ĝisnunaj 391 aliĝintoj dissendiĝos la antaŭkongresa informilo kiu enhavas ĉiujn praktikajn informojn por bone prepariĝi al la IJK.
2009-06-30 Subvencion de TEJO por partopreni la IJK-n gajnis Jérémie Sabiyumva el Burundo kaj Alexandr Diverinskiy el Rusio. Ni gratulas!
2009-06-30 IJK en Liberec' ricevis oficialan emblemon (vidu dekstre)! La aŭtoro estas juna ĉeĥa esperantisto Ondřej Kostiha.
2009-06-18 Ni atentigas, ke ĉiuj lokoj en la amasloĝejo kaj por tendoj jam estas okupitaj. Plu eblas mendi loĝadon en la studenthejmo aŭ aranĝi loĝadon memzorge.
2009-05-04 Ĝis la 1-a de junio eblas partopreni en konkurso "Partoprenu IJK-n" kaj gajni preskaŭ senpagan partoprenon en la IJK! Detaloj: TEJO-paĝaro
2009-04-03 Post iomaj komplikaĵoj ni finfine sukcesis enretigi la liston de aliĝintoj. Hodiaŭ ankaŭ dissendiĝas grava informa retmesaĝo al ĉiuj ĝis nun 252 aliĝintoj.
2009-04-02 La IJK-retpaĝaro iĝis plurlingva. Nun funkcias ĉeĥa, germana, pola kaj tiu ĉi esperanta versioj.
2009-03-10 Dum IJK eblos ekzameniĝi novtipe pri Esperanto, se aperos sufiĉe multaj interesatoj en unuopaj grupoj (niveloj B1, B2, C1). Se iu havas intereson, bv. kiel eble plej rapide skribi al ijk.ekzamenoj (ĉe) esperanto.cz. Informoj: priskribo, kotizekzemploj, detala kotizlisto.
2009-01-04 Ni plilongigis la unuan periodon ĝis la 31-a de januaro! Dum AS kaj IS aliĝis jam pli ol 70 partoprenontoj! Listo de aliĝintoj aperos baldaŭ.
2009-01-02 Por partoprenontoj de la 94-a UK en Bjalistoko (tuj post la IJK) ni aranĝas komunan karavanon. Detaloj sekvos.
2009-01-01 Ĉar multiĝas demandoj pri la urbonomo, ni volas certigi vin, ke Liberec vere ekzistas, kvankam origine la nomo neniel rilatis kun "libereco". Ni invitas vin legi pli en la vikipedia artikolo.
2008-12-26 Jam eblas aliĝi per interreto! Nia teamo kolektos aliĝojn kaj antaŭpagojn ankaŭ dum IS en Biedenkopf kaj AS en Liptovský Mikuláš.
2008-12-01 Antaŭ veni al la IJK, eblos partopreni en antaŭkongreso en Vieno - KVAK. Krome Ivo Miesen nome de BEMI organizas bicikladon el Szczecin kaj Alekĉjo trajnumadon el Francio tra Germanio.
2008-11-28 Aperis unua versio de la retpaĝaro. Bonvolu reveni fojfoje por novaĵoj.

Kontakto: ijk (ĉe) esperanto.cz