Esperanto
Čeština
Deutsch
Polski

Listo de aliĝintoj

La 65-an Internacian Junularan Kongreson en Liberec' partoprenis pli ol 330 personoj el pli ol 40 landoj. Precizaj nombroj ankoraŭ estas publikigotaj, post finkalkulo de ĉiuj partoprenoj.

Post la 17-a de aŭgusto ni dissendos al ĉiu partopreninto adresaron kun kontaktinformoj de tiuj aliaj partoprenintoj, kiuj permesis tion. Pro privatecaj kialoj ni ne publikigos tiun adresaron interrete.

Se vi havas demandojn rilatajn al la adresaro, bonvolu skribi al: ijk.admin (ĉe) esperanto.cz