Kondiĉoj
Aliĝante vi konsentas kun la sekvaj kondiĉoj. Tial bonvolu tralegi ilin antaŭe. Utilas ankaŭ konsulti la kotiztabelon.
- La aliĝoj de A- kaj B-landanoj ekvalidas post antaŭpago de 400 CZK aŭ 15 EUR.
- La aliĝoj de C-landanoj ekvalidas ankaŭ sen antaŭpago, sed tiukaze oni ne rajtas esti en la unua kaj dua (plentempa) tempokategorio.
- Bv. ne antaŭpagi en la lasta tempokategorio (post la 11a de julio).
- Individuaj membroj de UEA havas rabaton depende de ilia lando, bv. rigardi tabelon.
- Rabatoj por programkontribuantoj estos pritraktataj individue.
- Programo por infanoj sub 10 jaroj estas senkosta. Loĝkotizo kaj manĝokotizo estas laŭ mendo.
- Se vi petas invitleteron, vi devas krompagi 300 CZK.
- La servoj de IJK estas garantiitaj nur por antaŭaliĝintaj partoprenantoj.
- Aliĝoj (kun antaŭpagoj) estas skribe transdoneblaj, sed la kotizo ne povas malaltiĝi.
- Kaze de malaliĝo ni repagas vian kotizon krom la antaŭpago kaj bankokostoj.
- La loĝkotizo inkluzivas lokon en studenthejmo en dulitaj ĉambroj kun duŝejoj en la koridoro.
- Amasloĝejo estos en la sama studenthejmo en malplenaj ĉambroj. Dormsakon kaj matracon vi devos kunporti.
- Programkotizo inkluzivas ĉiujn programerojn krom ekskursoj. Ekskursajn biletojn vi povos aĉeti surloke.