Pardonu, ke nia aliĝilo nuntempe ankoraŭ ne mem scias kalkuli kotizojn. Ni jam laboras pri tio. Tamen vi nun povas kalkuli vian kotizon mem, laŭ la subaj informoj.
Oni pagas la programkotizon, la loĝadon kaj la manĝadon. Ĉiuj prezoj estas fiksitaj en ĉeĥaj kronoj (CZK). Pago en alia valuto (ekz. eŭroj) transkalkuliĝas al eŭroj laŭ la oficiala kurzo de la Ĉeĥa Nacia Banko por la tago en kiu ĝi prilaboriĝis. Por validigi sian aliĝilon, A- kaj B-landanoj devas antaŭpagi 400 kronojn aŭ 15 eŭrojn. Detale pri antaŭpagoj, malaliĝado ktp. legu en la kondiĉoj. Pri pagado mem vidu la pagmanierojn.
La 65-a IJK en Liberec' okazos ekde la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009. Tio estas 7 noktoj, sed eblas partopreni ankaŭ partatempe.
| prezoj en CZK | Landkategorio kaj aĝo je 18-jul-2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| A | B | C | |||||||
| Dato de aliĝo | 10-19 | 20-29 | 30+ | 10-19 | 20-29 | 30+ | 10-19 | 20-29 | 30+ |
| ĝis 31-jan-2009 | 1250 | 1875 | 2750 | 750 | 1375 | 2000 | 500 | 875 | 1375 |
| ĝis 30-apr-2009 | 1375 | 2000 | 2875 | 875 | 1500 | 2125 | 625 | 1000 | 1500 |
| ĝis 11-jul-2009 | 1875 | 2500 | 3375 | 1375 | 2000 | 2625 | 1125 | 1500 | 2000 |
| poste (surloke) | 2125 | 2750 | 3625 | 1625 | 2250 | 2875 | 1375 | 1750 | 2250 |
Resume: Unua aliĝperiodo finiĝas 31-jan-2009. Poste vi pagos 125 kronojn pli. Post 30-apr-2009 kromajn 500 kronojn pli. Kaj post 11-jul-2009 ankoraŭ 250 kronojn pli.
Aldone, ĉiu kiu en 2009 estos individua membro de UEA en iu el la kategorioj MJ, MA, DMJ aŭ DM, kio inkluzivas ĉiujn individuajn membrojn de TEJO, ricevos rabaton (eblos aliĝi ankaŭ surloke). Saman rabaton ricevos ankaŭ ĉiu partoprenanto aĝanta malpli ol 15 jarojn.
| Landkategorio | |||
|---|---|---|---|
| A | B | C | |
| UEA-rabato | 625 | 500 | 375 |
A-landoj estas: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Katalunio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San Marino, Svedio, Svislando, Vatikano
B-landoj estas: Andoro, Bosnio, Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, Japanio, Kanado, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Moldavujo, Montenegro, Pollando, Portugalio, Romanio, Rusio, Serbio, Slovakio, Slovenio, Ukrainio, Usono
C-landoj estas: Alĝerio, Angolo, Argentino, Benino, Brazilo, Ĉinio, Ebur-Bordo, Ghanao, Hindujo, Irano, Kasaĥstano, Kongo, Kubo, Malio, Meksiko, Nepalo, Niĝerio, Pakistanio, Senegalo, Sirio, Suda Koreio, Togo, Urugvajo, ĉiuj aliaj ankoraŭ ne menciitaj
| prezoj en CZK por unu tago | Landkategorio kaj aĝo je 18-jul-2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| A | B | C | |||||||
| UEA | 10-19 | 20-29 | 30+ | 10-19 | 20-29 | 30+ | 10-19 | 20-29 | 30+ |
| ne-UEA-membroj | 350 | 550 | 725 | 275 | 450 | 575 | 225 | 350 | 450 |
| UEA-membroj | 250 | 425 | 600 | 200 | 350 | 475 | 175 | 275 | 375 |
Partoprenantoj malpli ol 15-jaraĝaj apartenas al la sama kategorio kiel UEA-membroj.
Do, por la tuta semajno, loĝi en ĉambro kostas 1610 CZK, en amasloĝejo 840 CZK kaj en tendo 525 CZK.
Manĝado komenciĝas per vespermanĝo 18-jul-2009 kaj finiĝas per matenmanĝo 25-jul-2009, kio sume estas 7 matenmanĝoj, 6 tagmanĝoj kaj 7 vespermanĝoj. Eblas elekti kiujn manĝojn vi volas en kiu tago. Eblas ankaŭ partopreni tute sen manĝoj kaj uzi vendejojn kaj kuirejetojn.
Do, se vi mendas por la tuta semajno, vi pagos 1590 CZK.