Esperanto
Čeština
Deutsch
Polski

Pagmanieroj

Rimarku ke bankoj bezonas iom da tempo (3-10 tagoj) por efektivi ĝiron - do ne ĝiru tro mallonge antaŭ la limdato. Validas la dato de la alveno ĉe ni. Same atentu, ke ofte bankoj forprenas parton de ĝirata sumo, tiel ke vi devas pagi iom pli. Ĉiam ĉe via pago indiku "IJK 2009 + nomo de aliĝinto".

Plej oportune oni pagas sian antaŭpagon persone al iu el la membroj de nia teamo, ekzemple dum iu esperanto-aranĝo (IS, AS, IJF, GEK+EEK...).

Alia oportuna eblo estas pagi al la UEA-konto "ijkb-b" kun la ĝusta indiko (vidu supre). Al tiu konto eblas ĝiri monon el alia UEA-konto (petante tion de la UEA-kasisto per financoj (ĉe) co.uea.org) aŭ el alia bankokonto pere de IBAN aŭ per kreditkarto (vidu instrukciojn).

Se vi uzas la interretan servon PayPal aŭ konas iun tian, vi povas pagi per ĝi al la adreso gej.kasko (ĉe) esperanto.de.

Pagojn akceptas ankaŭ niaj landaj organizoj, kio plej oportunas por homoj loĝantaj en la koncernaj landoj. Bonvolu ne pagi en alia valuto ol estas indikite!