Liberec' rolas ne sole kiel urbonomo, sed ankaŭ kiel temo. Sed kio ĝi vere estas? Tion eblas pritrakti diversflanke.
Komencante de tradiciaj liberecoj formiĝantaj ekde apero de la homa civilizo, kiel religia, aŭ pli vaste spirita libereco. Ĝin sekvas same grava (aŭ eble eĉ pli grava en la hodiaŭa mondo?) ekonomia libereco. Pritraktante demokration ĝenerale ne eblas forgesi pri persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo. Valoras doni atenton ankaŭ al relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas modernigon de la "globa vilaĝo". Kaj temas ekzemple pri konfronto de kopirajtoj kun libereco en la programara mondo... Jen nur ekzemploj de la vasta temaro traktota dum la "libereca" IJK.
Konkreta programo ĉiam dependas grandparte de niaj partoprenantoj, tial ne hezitu aliĝante al la IJK proponi en la aliĝilo viajn kontribuojn al la programo. Kontribuantoj al la programo povas ricevi rabaton.
Sube ni listigas diversajn ideojn pri programeroj, kiujn ni pripensas organizi dum la IJK. Ĉu kaj kiuj el ili efektive okazos, tio dependas parte de la intereso de vi, parte de surlokaj ebloj, sed ni certe laboros diligente por prepari por vi vere allogan programon.
Kadre de la esperanto-movada programo ni antaŭvidas TEJO-programerojn, kiel TEJO-komitatkunsidon, TEJO-sinprezenton aŭ TEJO-vesperon, dum kiu povus okazi ekzemple prezento de la estraro elektota dum la 65-a IJK kaj TEJO-kvizo. Krom TEJO, ni deziras kunlabori ankaŭ kun aliaj organizaĵoj de la esperanto-movado (ekzemple E@I), kiuj povus pretigi programerojn ligitajn kun sia agado.
Por komencantoj kaj novuloj certe ne mankos internacia esperanto-kurso kaj novula programo.
Aparte grava dum nia IJK povas esti Kultur-Lingva Festivalo, malferma por la urbo. Pere de ĝi ni povos prezenti al la loĝantaro diversecon de lingvoj kaj kulturoj en la mondo, kaj tiel popularigi Esperanton.
En tiu parto ni planas okazigi diversspecajn kursojn, kiel danc- kaj kant-kursojn aŭ kursojn de la ĉeĥa, germana, pola kaj aliaj lingvoj, manlaborojn, ludojn, prelegojn, teatrumadojn kaj sportan programon depende de la ejo-eblecoj.
Kadre de tiuj partoj de la programo kompreneble ne povas manki koncertoj de la esperanto-muzikistoj. Krom tio ni planas kelkajn temajn vesperojn: interkona, regiona, internacia kaj la jam menciita TEJO-vespero. Nokte funkcios tradicie diskejo, trinkejo, gufujo kaj filmejo.
La ekskursoj strebos profiti la finfinan liberecon de moviĝo (pro disvastiĝo de la Schengen-spaco) inter la engaĝiĝintaj landoj (Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando) kaj samtempe demonstri la internaciecon de tiu ĉi IJK, organizante dum la ekskursa tago po unu ekskurso en ĉiun el la tri landoj.
Kvankam verŝajne ne ĉiujn ekskursojn ni sukcesos realigi kaj ne por ĉiuj estos sufiĉe da interesiĝantoj, ni certe provizos vin per informoj pri pli multaj apud lokoj, por ke vi eventuale povu ilin mem viziti. Jam nun eblas legi plurajn informojn en la Vikipedio.
Ni antaŭvidas unu ekskursan tagon, kiam surloke ne okazos programo, kaj oni povos elekti inter kelkaj tuttagaj ekskursoj, inter kiuj estos ekskurso al Prago, la ĉefurbo de Ĉeĥio, organizata de tiea klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kaj po unu ekskurso al proksimaj lokoj de Pollando kaj Germanio, aranĝotaj siavice de tieaj esperantistoj.
Aldone ni havas ideojn pri pluraj ekskursoj malplilongaj, okazontaj dum aliaj tagoj, paralele al cetera programo. Unu konkreta ekzemple povas esti scienc-teĥnike orientita ekskurso al Mladá Boleslav (40 km sude), kie ni povas organizi ekskurson al la aŭtomobilfabriko de Škoda kaj al la urba stelobservejo, kies direktoro estas juna esperantisto. La jaro 2009 estas la Internacia Jaro de astronomio laŭ UNESKO.
Kromaj ideoj pri ekskursaj/turistaj/sportaj programoj inkluzivas naĝekskursojn al la urba akvoparko "Babylon" (plej granda tia en Ĉeĥio) aŭ lago Máchovo jezero, kiun apudas burgo Bezděz kaj estas romantika situo de pluraj famaj ĉeĥaj poemoj.
Ekskurseca programo povas aperi ankaŭ rilate al la ĉelima regiono "Trilandejo" (la trilandlimo inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando), kiu ligiĝas ankaŭ kun kulturo de la soraboj.
Por montaremaj turistoj estas ebleco ĝui la tujapudurban montaron Jizerské hory kaj montpinton Ještěd kun fama elsendoturo, aŭ la iom pli foran, sed des pli konatan plej altan ĉeĥian montaron Krkonoše (Esperante Gigantmontaro, pole Karkonosze, germane Riesengebirge).