Liberec' estas facile atingebla el pluraj landoj kaj grandaj urboj kun gravaj flughavenoj. Ekzemple:
En la trilandlima regiono funkcias internacia trafiksistemo ZVON kaj ĝis la somero 2009 antaŭvidatas ankaŭ remalfermo de la fervojo inter Harrachov (CZ) kaj Szklarska Poręba (PL).
Ĉar ĉefa fluo de partoprenantoj tamen estos el Prago, ni sekurigos aparte oportunajn vojaĝeblecojn de tiu direkto. Atendu pli detalajn informojn pri tio printempe.
Planata estas ankaŭ antaŭkongreso en Vieno kun sekva karavano al Liberec', kaj bicikla karavano de BEMI el Szczecin tra Frankfurt/Oder (informoj: Ivo Miesen). Kaj post la IJK ni organizos karavanon al la jubilea 94-a UK en Bjalistoko.
Se vi tamen decidos alveni al la IJK memstare, jam nun vi povas konsulti trafikindikojn celataj por partoprenontoj de la Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009 kiu okazas en Liberec en februaro 2009: ĉeĥe, angle, germane, esperantan tradukon ni preparas.