Esperanto
Čeština
Deutsch
Polski

Loko

La urbo

Liberec (germane Reichenberg, cigane Libertsis, esperante Liberec' aŭ Libereco) estas statuta urbo en la norda parto de Bohemio, en Ĉeĥio. Ĝi havas pli ol 100.000 enloĝantojn kaj estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Regiono Liberec, kaj la sesa plej granda urbo de Ĉeĥio. Liberec' troviĝas proksimume 91 km nord-nordoriente de Prago, nur 25 km sude de la trilandlimo Ĉeĥio-Germanio-Pollando, kaj apartenas al la fondintoj de la Eŭroregiono Nisa.

Kial en Ĉeĥio?

Neniam en historio ankoraŭ okazis IJK en Ĉeĥio, eĉ ne en tuta iama Ĉeĥoslovakio, do tio certe plifortigos junularan movadon en tiu ĉi lando. En la urbo ekzistas Klubo de esperantistoj de Stanislav Knížek. Inter la 12-a kaj 14-a de oktobro 2007 okazis tie jarkonferenco de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio).

Trilanda kunlaboro

Valoras doni apartan atenton al la fakto, ke la IJK-n en Liberec' organizos ne unu, kiel kutime, sed tri Landaj Sekcioj de TEJO. Temas kompreneble pri Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj, ĉar Liberec' situas en la regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.

Ejoj

Ejojn por la kongreso provizos la Teĥnika Universitato en Liberec'. Ĝi disponas je ĉambroj por siaj studentoj, kiuj somere estas liberaj kaj tial utiligeblaj por niaj celoj. Aldone, la ĉambroj estas nune rekonstruotaj rilate al la skia mondĉampionado okazonta marte 2009 en Liberec', dum kiu ilin uzos la sportistoj.

La laborantoj de la ejoj estas tre afablaj kaj la surlokaj kondiĉoj oportunaj. Ekzemple pri manĝado ni estas tute liberaj kaj povas mem difini kiom kaj da kio ni deziros por ke oni preparu por la partoprenantoj, inkluzive de vegana manĝaĵo.

La partoprenantoj povos loĝi en unu-, du- aŭ tri-litaj ĉambroj. Por loĝantaj gastoj la ejoj disponigas senpagan parkejon. Eblas vidi fotojn pri la ejoj rete. Eblos loĝi ankaŭ en amasloĝejo, kiu situos en la sama domo. Ĉar la arealo ne estas ĉirkaŭbarita, tendumaj eblecoj estas limigitaj, sed tio ankoraŭ preciziĝos.